Ĉi tiu malgranda bovlo

http://steemit.com/esperanto/@johano/i-tiu-malgranda-bovlo

Mi ja scias de tekstoj skribite de saĝuloj antaŭ pli ol mil jaroj, ke ni ne aliĝu al materiaj aĵoj pro la paca mensa stato. Tamen kiu ne konas situaciojn en kiu aparta materiaĵo por ni pli valoras ol iu spirita sperto, ja kelkfoje signifas la plej grandan fortunon.

image.png

Tiu malgranda bovlo por mi ne estas kutima kuireja afero, ŝanĝebla por similaj ceramikaĵoj. En ĝi speguliĝas la tuta vivo de aparta homo, nome de mia kara onklino.

Antaŭ ne longe mi restis dum kelkaj tagoj ĉe ŝia mortolito eksterlande. Morto de kara familiano ĉiam estas malĝoja afero, sed mi provis konsoli min, pensante ke ŝi post pli ol 91 jaroj havis plenan, spertoj-riĉan vivon. Ŝi povis laŭ ŝia volo sendepende loĝi en siaj propraj kvar muroj ĝis preskaŭ la fino.

La vivo por ŝi ne ĉiam estis tre favora. La komenco estis malfacile. Naskita fine de la dudekaj jaroj pasintan jarcenton, ŝia familio ankoraŭ suferis de la unua mondmilito, en kiu la patro estis severe vundita kaj jam frue mortis. La patrino, kiu naskis 8 infanojn - kvin mortis infanece- iom mense malsaniĝis jam baldaŭ poste. Do kiel malsata junulino ŝi anstataŭis la patrinon zorgante por la familio. Frue ŝi komencis labori en ceramikejo, unue helpante poste lernante la profesion. Ŝi estiĝis la unua kaj plej juna potista mastrino en Germanio. Ekde tiam ŝi laboris en diversaj ceramikejoj kaj multposte en laborejo por ceramikaj aplikaĵoj. Pro kelkaj kialoj ŝi neniam fondis familion, sed bonŝance renkontis amantan partneron. Kun li ŝi vojaĝis la mondon kaj ebligis al si agrablan vivnivelon.

Por mi ŝi estis la brila stelo je la infaneca ĉielo. Mankas ĉi tie spaco kaj vortoj por esprimi miajn sentojn, kiuj mi havas por ŝi.

Tiu delikata bovleto, honeste kaj humile farita de mastro staras kiel bildo de mia kara onklino, kiu ĉiam celis al beleco, arto kaj poezio, ligita kun etika kaj religia streboj.

image.png

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon al vi!

Europa what is your Future?/ Kia estas via estonteco Eŭropo?

http://steemit.com/europa/@johano/europa-what-is-tour-future-kia-estas-via-estonteco-e-ropo

Reading L. Zamenhof's Letter to the Diplomats from 1915 I realized how prophetic and progressive his thinking was and that still today it is very actual. In this Appeal he insists that all countries belong to all of its members, morally, materially and with fully equal rights. At the end of his life he regards not languages or religion as the main cause for war but blind devotion to nationhood. He also came up with astonishingly fresh ideas for a reorganized Europe after the war... This article is written in the international language Esperanto.

image.png L'europa nel 1915, ed. ronchi-varoli, 1915, source: commons.wikimedia.org

L. Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ne nur estis genia lingvofaranto; lia klopodo por komuna internacia lingvo preteriris la lingvosciencan kampon. Zamenhof ĉiam celis al ĝenerala plibonigo de homaj kondiĉoj. La aparta socia situacio en Eŭropo dum la Unua Mondmilito instigis lin pripensi la eŭropan estontecon. Konklude fine de sia vivo li esprimis sin pri tio en Alvoko al Diplomatoj (The Britsh Esperantist, No 123, p51-55). Ĝi estis kvazaŭ lia politika testamento.

Vidante "la grandamasan reciprokan buĉadon, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon", li pensas pri la tempo venonta post la milito. Por la estontaj ĉefaj reordigantoj li donas konsilon pro ilia morala respondeco. Li postulas de politikistoj "ne refaradi kaj fliki la karton de Eŭropo". Zamenhof antaŭvidas Eŭropan Union. Anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj landoj li postulas "proporcie kaj geografie aranĝitajn unuiĝintajn ŝtatojn de Eŭropo". Tiu estus Eŭropo kun absolute politika justeco, ĉie kaj por ĉiuj egalaj. Zamenhof eĉ admonas en tiu ĉi alvoko ŝanĝi la tiamaj ŝtatajn nomojn, kiuj sole referas al iu aparta popolo (gento laŭ Z.) sed ekskludas aliajn. Neŭtrale geografia nomo, akceptita per komuna interkonsento, ne subtenus gentan ŝovinismon kaj malpacon inter samlandanoj.

Zamenhof jam antaŭvidis "Tut-Eŭropan tribunalon, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj". Tiuj pensoj en la frua dudeka jarcento, kie naciismo kaj ŝovinismo estis sur la agendo, estis iom fantaziaj kaj iluziaj en la okuloj de plej multaj politikistoj, ja eĉ ŝajnis kiel esprimoj de danĝera internaciisto.

Nu, hodiaŭ kelkaj aferoj koncerne tiun vizian Eŭropo jam ekzistas kiel ekz la menciita Eŭropa tribunalo. Por tia atingo bezonis plian mondmiliton. Eŭropo kiel politika kaj socia konstruo nuntempe ja estas neevitebla videbla realo. Tamen la ideo pri paca unuiĝinta Eŭropo estas serioze minacata. La politika evoluo en la pasintaj jaroj en Britio kaj Katalunio montras, ke denove naciaj interesoj ŝajne estas plej grava ol tutkomunaj aferoj. Samtempe tio montras la malkapablon de brusela administracia grandaparato kompreni la unikajn trajtojn de siaj membroŝtatojn.

Kelkaj opinias, ke la nuntempa Eŭropo jam baldaŭ disfalos al multaj malgrandaj nacioj. Pli probable estas estiĝo de novlibera superŝtato, regate plejparte de Bruselo kaj Berlino, la politikaj kaj ekonomiaj povocentroj. Tiam tiu kreaĵo ne plu similos la vizionigitan Eŭropon de Zamenhof. Vivo en tia nova superŝtato, kun ĝiaj periferiaj subregionoj, kiel ekz. Grekio, estos determinita de grandskala centra burokratio. Politikaj decidoj ne koncernos naciajn interesojn de la landoj kaj forte influos financajn aferojn por plie solidigi ĝian potencon. Ni jam hodiaŭ vidas je la subtenaj programoj (eng. bailout) por Grekio, Irlando, Portugalo kaj Hispanio kiel funkcias kontraŭdemokratia taktiko de teknokratoj kontraŭ demokrate elektitaj registaroj. Trafas tiaj ekonomiaj rimedoj plejparte la kutimajn civitanojn de tiuj landoj, anstataŭ bankistoj aŭ koruptaj politikistoj. EŬ daŭre akumulas politikan povon koste de la demokrataj nacioj por pligrandigi la liberan merkaton. Kiel jam dirita, ĉio temas pri starigo de centra superŝtato, kiu ludos gravan rolon en la pli kaj pli imperiisme agadanta mondo.

Dankon pro via atento kaj votoj. Bonan tagon!

Mashine Translation/ Aŭtomata Tradukado

http://steemit.com/mashintranslation/@johano/mashine-translation-a-tomata-tradukado

Some people really think that in no time machine translation as developed by Google will 100% translate texts from one language into another. Then human translators would not be necessary anymore.

Indeed Google translate becomes more and more reliable, but will it ever be able to translate poems, so that our taste for good rhythm and rhyme will be satisfied and its lines go straight to our heart? And is there such a thing as the only one correct translation? In this Esperanto post I will give you translation examples of a German poem from Heinrich Heine, done by google, L.Zamenhof and A. Kofman. From this famous poem exist already 10 other Esperanto translations.

Maybe now you will do your own "correct" translation.

image.png

Kelkaj homoj opinias, ke nemalonge kaj maŝina tradukado, kiel ekzemple de Google, 100% tradukos tekstojn de unu lingvo en alian. Homaj tradukistoj ne plu bezonos. Certe, tradukado de Google iĝas pli kaj pli fidinda, sed ĉu ĝi iam povos traduki poemojn? Ĉiam ekzistas pli ol unu ĝusta traduko. En ĉi tiu esperanta artikoleto mi donos tradukan ekzemplon de la poemo de Heinrich Heine, farita de google, L.Zamenhof kaj A. Kofman. De ĉi tiu fama poemo ekzistas jam 10 aliaj Esperanto-tradukoj.

Ein Fichtenbaum steht einsam

Heinrich Heine

Ein Fichtenbaum steht einsam..................... Spruca arbo staras soleca Im Norden auf kahler Höh............................. En la nordo sur nuda alteco. Ihn schläfert; mit weißer Decke.................... Dormu lin kun blanka litkovrilo Umhüllen ihn Eis und Schnee........................ Kovru lin per glacio kaj neĝo.

Er träumt von einer Palme,............................ Li sonĝas pri palmo, Die, fern im Morgenland,................................ La, malproksime en la Oriento, Einsam und schweigend trauert.................... Solan kaj silentan funebron Auf brennender Felsenwand.......................... Sur brulanta roka murego. (google translate)

La Soleca Pinarbo

En nord’ unu pino en solo dormetas sur nuda altaĵo; glacia kaj neĝa tavolo ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas, ke palmo gracia, en unu dezert’ orienta, eterne pri lando alia malgaje sopiras silenta. (trad. L. L. Zamenhof)

En nordo staras sole

En nordo staras sole Sur nuda monto pin’. Ĝi sonĝas: blanka neĝo, Glacio kovras ĝin.

Ĝi sonĝas palmon, kiu En fora’ orient’ Silentas kaj malĝojas Sub brula suda vent’. (trad.A. Kofman)

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon!

Ne al sklaveco en Libio

http://steemit.com/esperanto/@cyprienguiya/ne-al-sklaveco-en-libio

Ne al sklaveco en Libio

Saluton karaj legantoj

Antaŭ kelkaj monatoj mi publikigis pri kaŭzoj, manifestoj kaj konsekvencoj de kontraŭleĝa enmigrado de junaj afrikanoj en Eŭropo kaj mi petis publikigi ĉi tiun publikigadon en preskaŭ ĉiuj lingvoj por ke junaj afrikanoj estu konscia pri la situacio evitante ĝin, same kiel la Eŭropa Unio, por ke ĝi scias batali efike kontraŭ ĉi tiu skurgo, konsiderante iujn sugestojn, kiujn sugestas junuloj post miaj esploroj en iuj afrikaj landoj. Mi petas vin ĉiun fojon eldoni ĉi tiun informon por savi la vivojn de niaj junaj afrikaj fratoj ĉar se mi parolas al vi, ni alvenis al la plej malbona loko, kie la afrikanoj konfliktas, niaj libiaj fratoj komencis vendi ĉi tiujn junaj migrantoj de aliaj landoj de Afriko por paneroj (mono 200-500EU) al homoj por plenumi laboron devigita, devigita prostituado kaj ĝenerale serveco. Krome, tiuj, kiuj rezistis inter ĉi tiuj junuloj, estas mortigitaj. Laŭ miaj esploroj pri ĉi tiu situacio, oni raportis al mi, ke Eŭropa Unio pagis grandan sumon al la libianoj por aresti tiujn junajn migrantojn unu fojon en Libio, evitante ilin eniri por Eŭropo. Sed ĉu ne estus bone, se EU investis ĉi tiujn grandajn sumojn en la domaino de kreado de laborpostenoj al junuloj kaj edukado, ol peti vundi ilin aŭ transdoni ilin al la maljustuloj? Mi , persone pensas ke tiu , ne estas la bona solvo kaj nek la bona vojo . Foto: dum fugxoj por eskapi kaj iuj vunditaj

         Per viaj voĉoj; Ni mobilizu nin por krii laŭte kaj unuanime:

 Ne al homa trafiko  Ne al sklaveco en Libio  Ne al la ekspluatado de homo per homo  Kaj ne al ĉi tiu kuraĝa konduto de libianoj al homaroj. popoloj de la mondo helpu min publikigi mian konscion pri ĉi tiu plago en ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo. Bildoj: Etixc.com Verkisto: Cyprien GUIYA

Pli da "Ken Follet" kaj malpli da "Kafka"

http://steemit.com/esperanto/@ombresaco/pli-da-ken-follet-kaj-malpli-da-kafka

Mi legis en ĉi tiu hispana retĵurnalo (http://www.20minutos.es/noticia/3151747/0/ken-follet-nobel-maserati-una-columna-de-fuego-entrevista/) interviueton al Ken Follet.

La titolo elektita de la ĵurnalo estis: "Que otros tengan el Nobel; yo me quedo con el Maserati", kio signifas pli-malpli "La Nobel-premio por aliaj, mi preferas la Maserati". Mi supozas ke neniu bezonas klarigon pri la Nobel-prenio, sed mi ja klarigos ke la "Maserati" estas luksa aŭto. Tio, kompreneble estas metaforo (aŭ ne) pri la emo aŭ celo ĝui la rezulton de la laboro en la nuna vivo kaj havi la aprezon de legantoj anstataŭ de kritikantoj.

Kontraŭe, Franz Kafka vivis kaj laboris kiel advokato, dum sekrete verkis. Antaŭ morti, li petis al iu amiko bruligon de sia nediskonigita verkaro. Bonŝance tiu amiko ne obeis lin, kaj nun ni povas ĝui lian verkon.

Mi pensas ke en esperantujo ni havas multaj homoj kiuj atendas esti "Kafka" (grandaj nekomprenitaj verkistoj kiuj estos ĝuitaj en la estonteco) anstataŭ verki pensante en la nuna legantaro/spektantaro/aŭskultantaro.

Kial tio okazas? Kial oni ne povas agi ambaŭflanke? Mi pensas ke ambaŭ aspektoj necesas, ne nur la artistoj, sed ankaŭ iom da komerca aspekto.

Blogger with 105 !

http://steemit.com/esperanto/@johano/blogger-with-105

Dagny Carlsson (105) is a Swedish blogger and teaches olderly people how to use new technology and media. This article is written in the international language Esperanto. (Please use Google translate)

Foto libera de common wikimedia.com

Kia mojosa blogisto!


Kiam ni pensas pri homoj, kiuj blogas, ni kutime imagas, ke temas pri junuloj aŭ mezaĝaj homoj, kiuj verkas pri siaj ŝatokupo aŭ profesia entrepreno. Dagny Carlsson el Svedio komencis blogi, kiam ŝi estis cent-jaraĝa. Unu jaro antaŭe ŝi partoprenis en sian unuan komputilokurson. Nun ŝi ne nur estas la plej konata blogistino en sia lando, ŝi ankaŭ estas la plej maljuna tutmonde. Kaj ŝi vere ŝatas tiun okupon. 

Ĉio komencis, kelkajn jarojn post la morto de ŝia dua edzo, kiam ŝi sentiĝis tre malĝoja kaj sencela. La komputilo malfermis por ŝi tutan novan mondon, kaj de tiam la vivo denove estiĝis plenplena kaj ĝojiga. Ŝia vivo ne ĉiam estis tiel agrabla kiel nun. Dagni ne havis facilan infanecon, kaj ankaŭ ŝia revo estiĝi instruisto ne realiĝis, ĉar ŝi devis jam frue finance subteni la familion. Do ŝi laboris en teksilejo kiel kudristino por la venonta dudek jaroj. Tiu laboro ege malplaĉis al ŝi. Nur post la fino de sia malsukcesa geedzeco ŝi plue edukiĝis kaj plejrezulte diplomiĝis pri teksaĵoj.
Kiam ŝi malkovris por si mem la multajn aplikojn de la interreta medio ŝi komencis instrui unue siajn amikojn, kaj poste profesie aliajn oldulojn  pri komputilado. Per ŝia blogo ŝi famigiŝ kaj ricevis multajn novajn  konatulojn kaj amikojn. Interalie dancpartnero.  Renkontis la plej maljuna blogistino kun la plej maljuna diskĵokeo. Jes  vivo estas bela, kaj per multe da humuro ĉio iras pli bone laŭ Dagny. Kio plaĉas al mi estas ŝia juneca sinteno. Ŝi ne akceptas, ke olduloj devas sola resti hejme, kaj ne povas lerni novajn aferojn kiel komutilado ktp. 

Nu, pri kio temas ŝia blogo? Pri la vivo, la ĉiutagaj aferoj kaj ankaŭ pensoj pri libroj kaj novaĵoj. Ĉiam ĝi celas al aliaj homoj, kiel jam la nomo de ŝia blogo superskribas: Blogga Med Mig! Blogu kun mi.

Vidu mem: http://www.123minsida.se/Bojan/


Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi. Kaj ne forgesu, ke vi estas tiom aĝa, kiel vi sentas vin!